Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Edukaj programoj por harmonia paco

L. M. Semaŝko

Fakultato pri sociala harmonio: klerigo por dialogo.

Projekto por universitatoj.

Junularon necesas instrui pri harmonio kaj dialogo, sed ne pri milito!

Inter la humanismaj valoraĵoj de la epoko de globaliĝo plej aktualas sociala harmonio, kiu garantias pacon, sekurecon, justan dividon de la resursoj, ekskludas intercivilizacian kaj ĉiun ajn kontraŭstaron en la globaliĝanta mondo. Tamen, en la klerigsistemo inter multaj profesioj kaj fakoj nun certe malestas la plej gravaj specialistoj –specialistoj en la fako de sociala harmonio, kiuj estus kapablaj konstante, ĉiutage labori por harmoniigo de sociaj interrilatoj sur ĉiuj niveloj ekde homo, familio ĝis interkultura, internacia nivelo. (Iugrade en la harmoniigo de la individuo partoprenas psikologio, sed nur sur interpersona nivelo kaj enkadre de la individua psiko). Unu el la plej gravaj difektoj de la nuntempa klerigado estas mallarĝa faka specialiĝo. Alia ĝia difekto estas malesto aŭ minimuma ĉeesto de humanisma komponanto. La tria, ne malpli grava ĝia difekto estas militarismigo, amasa preparo de militaj specialistoj, profesiuloj en la fako de homekstermado per la vasta spektro de armiloj ekde fusiloj ĝis la kemia, bakteriologia kaj la nuklea armiloj. La unua difekto sekvigas en la socio ekspansian reprodukton de totala faka malharmonio. La dua difekto forigas pozitivajn barojn kontarŭ malharmonio kaj kresko de kontraŭstaro. La tria difekto sekvigas transformiĝon de malharmonio en rafinitan armitan/perfortan kontarŭstaron de diversaj fakaj, naciaj, religiaj kaj civilizaciaj grupoj. Nun ne nur ĉiu ŝtato, sed ankaŭ preskaŭ ĉiu fakbranĉo kaj korporacio havas proprajn armitajn subdividojn. Faka malharmonio kombine kun militarismigo kaj manko de humanismaj aranĝoj kreas konstantan minacon de armitaj konfliktoj sur ĉiuj niveloj, kaj tiaj ekzemploj ne malmultas preskaŭ en ĉiu lando.

Eksplodema miksaĵo el malharmonio kaj militarismo/perforto manifestiĝas en sangoverŝaj socialaj konfliktoj, en la krimeco, en terorismaj agoj. Monstraj terorismaj agoj en Nov-Jorko la 11an de septembro 2001 kaj en Moskvo la 23an-26an de oktobro 2002, samkiel ĉiuj aliaj, kaj ankaŭ ĉiuj militoj (inkluzive la militon kontarŭ Irako), estas nenio alia ol logikaj postsekvoj de sociala malharmonio, senhumaniĝo kaj militarismiĝo de la nuntempa kleriga sistemo. Malgraŭ ĉiuj siaj nerefuteblaj kvalitoj ĝi per sia strikta faka specialiĝo kaj malhumaniga enhavo servas al sociala malharmonio, kaj per sia militarismo ĝi kontribuas perforton kaj ties profesiiĝon. Ĝi instruas pri profesia murdado (samkiel nuntempaj amasinformiloj), pri profesia disiĝo, sed ĝi tute ne instruas pri sociala harmonio, kunlaboro kaj dialogo de diversaj profesioj, nacioj, religioj kaj civilizacioj. Ĝi ne instruas venki malharmonion, preventi perfortajn konfliktojn kaj terorismon. Kion pozitivan povas nun kontraŭstarigi al ili nuntempa eduksistemo? Verŝajne nur lecionojn de literaturo en mezlernejo, kiuj ankaŭ ĉiam pli specialiĝas, kaj mizerajn kursojn de disaj humanismaj sciencoj el altlernejo, kiuj instruas praktike pri nenio, ĉar ne instruas pri sociala harmonio kaj kuneco, ne instruas preventi konfliktojn kaj perforton.

Sociala malbono ensistemiĝis, trapenetris ĉiujn fakojn, inkluzive edukadon kaj amasinformilojn, minacas putrigi la homaron elinterne. Bedaŭrinde, ĝin kontraŭstaras neniu speciala pozitiva sistemo. Kontraŭdeliktaj ŝtataj institucioj luktas ne kontraŭ ties fontoj sed nur kontraŭ la postsekvoj. Kleriga sistemo kaj amasinformiloj ankaŭ ne tiom armas kontraŭ sociala malbono kiom preparas al ĝi kaj kontribuas ĝin. Do kie estas la eliro? La eliro estas unusola. Al profesia kaj sistema malico en la persono de la sociala malharmonio estas necese kontraŭsatrigi same profesian kaj sisteman strebon al sociala harmonio, instituciigitan, antaŭ ĉio, en la respektiva sistemo de humanisma/socikultura klerigado. Bezono je ĝi en la epoko de globaliĝo estas prioritata. Orientado de humanisma klerigado al sociala harmonio, kiel al la plej alta humanisma valoraĵo de la nuntempo kaj samtempe kiel al socikultura forto, aldonas al ĝi novan kvaliton responde al la bezonoj de globaliĝo.

Tradicia humanisma klerigado, ĉe ĉiuj siaj nerefuteblaj bonkvalitoj, estas pasiva, sociale nekostruktiva, teknologie senarma alfronte la mondaj minacoj, defioj kaj armkonfliktoj. Ĝi nenion povas kontarŭstarigi al ili krom bonaj deziroj, sporadaj manifestacioj kaj apeloj. Tradicia humanisma klerigado, ekradikiĝinta en la 19-a jarcento, arkaikiĝis. Estas bezonata la nova, modernkvalita. Novan kvaliton al humanisma klerigado aldonas ĝia orientiĝo al sociala harmonio, kiu estas ne tiom scio kiom valoraĵo, krea forto kaj kultura teknologio. Ĝi devas inkludi en sin atingojn de socialaj, humanismaj, informaj kaj organizaj sciencoj kaj teknologioj. Nuntempaj socialaj kaj humanismaj sciencoj akumulis sufiĉe da scioj kaj kreis sufiĉe da teknologioj[1] por transiri al la nova kvalito de humanisma klerigado.

Sur tiu ĉi bazo enkadre de ĉiu funkcianta universitato la aŭtoro proponas establi novan fakultaton: “Sociala harmonio”, kiu preparus konvenajn specialistojn kaj antaŭvene serĉus modelon de kvalite nova humanisma klerigado. Tia ĉi modelo ne ekzistas en la mondo. Fakultatoj pri sociala harmonio en universitatoj de diversaj landoj ebligos konstante serĉi ĝiajn diversajn kulturajn kaj naciajn modifojn.

Fakultato pri sociala harmonio kursfinigos specialistojn en bedaŭrinde ĝis nun neekzistanta sed necesega fako – sociala harmonio. Tiun ĉi fakon komence o­ni povos enigi en la fakaron “sociala laboro” aŭ “PR” kaj nomi ĝin “sociala laboro – sociala harmonio” aŭ “PR – sociala harmonio”. (Plue fako “sociala harmonio” povos apartiĝi en la memstaran kaj diferenciĝi laŭ bazaj branĉoj: sanprotekto, klerigado, scienco, kulturo, interkonfesiaj rilatoj, politiko, internaciaj rilatoj, juro, administrado, financoj, ekonomio, industrio, agrikulturo, k.t.p.). La ĉefa tasko de tiuj ĉi specialistoj estos harmoniigo de socialaj rilatoj en la koncernaj fakoj kaj sferoj, tiel sur interpersona nivelo kaj en la familio kiel sur la nivelo de landoj, religioj kaj civilizacioj.

La ĉefa postulo al fakultato pri sociala harmonio estas ke en ĝi la tuta studprocezo kaj la tuta vivo personigu aspiron al sociala harmonio, ke ĝi ne nur instruu la socialan harmonion, sed vivu en ĝi, ke ĉiu studento kaj instruisto aspiru al harmonia evoluo. Tio ĉi estas la ĉefa malfacilaĵo en ĝia kreado.

La studplano por la fako “sociala harmonio” devas inkludi 4 sferajn kompleksojn/blokojn de studbranĉoj, respektivaj al la sferoj de socio/homo.

1.Humanisma bloko: sociala antropologio, sociala harmonio, psikologio, pedagogio, multkultura dialogo, sociala laboro, kulturologio, religiologio, aktora majstreco, socioniko, k.t.p.

2.Informa bloko: informoteorio, filozofio, sociologio, historio, informoteknologioj, fremda lingvo, Esperanto, literatura verkado aŭ ĉiu alia kreado laŭelekte: pentroarto, muziko, artkonstruado, k.t.p.

3.Organiza bloko: teorio de organizaĵoj, politologio, juro, manaĝado, financoj, PR, konfliktologio, internaciaj rilatoj, k.t.p.

4.Materiala bloko: naturaj kaj precizaj sciencoj (bazaj scioj), teknikaj sciencoj (bazaj scioj), ekonomikaj sciencoj (bazaj scioj), medicinaj sciencoj (bazaj scioj), ekologiaj sciencoj (bazaj scioj), korpkulturo kaj sporto, laŭelekte diversaj specoj de manlaboro kaj modeligo, k.t.p.

 

Ĉiuj ĉi blokoj estas orientitaj al la humanisma bloko kiel al la prioritata.

La principaj lekciaj kursoj en la fakultato estas:

·Filozofio de harmonio.

·Sociologio de harmonio.

·Historio de harmonio.

·Psikologio de harmonio.

·Metodoj kaj teknologioj de dialogo: dialogiko[2] de harmonio.

·Harmoniaj teamoj de dialogo.

·Multikultura dialogo inter civilizacioj.

·Kulturologio de harmonio.

·Interlingva harmonio kaj dialogo en Esperanto.

·Interkonfesia harmonio.

·Organiza harmonio.

·Ekonomia harmonio.

·Ekologia harmonio: harmonio inter socio kaj naturo.

·Sociala harmonio kontraŭ militoj kaj terorismo.

·Konfliktologio: prevento de konfliktoj per rimedoj de sociala harmonio.

·Harmonio de familiaj kaj interpersonaj rilatoj.

·Harmonio de individua evoluo.

·Harmonio de PR.

·Multikulturaj teknologioj de sociala harmonio.

 

En ĉiu bloko distingiĝas la baza grupo de devigaj lernobektoj/kursoj, kiu kompletiĝas per aro de lernobektoj/kursoj laŭ elekto de la stidentoj. Estas aranĝata 4-taga ciklo de la ŝanĝo de lernobjektoj: dum unu tago estas studataj lernobjektoj el unu bloko. Ĉiun tagon studentoj havas 3 “parojn” (po 90 minutoj) da teoriaj lernobjektoj kaj unu “duopo” da praktikaj lecionoj (sporto, teknika kaj arta kreado, k.t.p.). Krom tio, laŭ deziro de studentoj, povas esti enkondukitaj suplementaj praktikaj lecionoj. La tuta daŭro de lernado en la fakultato estas 4-5 jaroj.

Anstataŭ ekzameniĝo studentoj preparas kaj defendas je ĉiu lernobjekto memstarajn verkojn-projektojn, kaj ĝia dialoga defendo estas la ekzameno. La instruistoj prelegas lekciojn-dialogojn, direktitajn al ellaborado de studentaj projektoj. La ĉefa instruista misio – esti konsultanto, helpanto al studento en la preparo de projektoj, esti lia pli aĝa kamarado. Seminarioj je teoriaj lernobjektoj efektiviĝas en la stilo de teamaj aferludoj (dialogoj), kreaj taskoj, inter kiuj povas esti ankaŭ studentaj prelegoj. En la fino de ĉiu kurso la instruisto organizas sociologian pridemandon al la studentoj kaj evidentigas ilian pritakson al sia kurso. Studentoj aŭ instruistoj, nekapablaj krei harmoniajn partnerajn interrilatojn estos eligitaj el la lernejo aŭ estos apartigitaj unuj de la aliaj fare de speciala komisiono (por tio ellaboriĝas specialaj reguloj).

Tio ĉi estas la plej ĝenerala, skiza projekto de fakultato pri sociala harmonio. Komenci ĝian realigon necesas ekde elekto de specialistoj (profesoroj, instruistoj, praktikuloj) kapablaj prepari kaj instrui bazajn lekciajn kursojn pri filozofio, sociologio, psikologio, kulturologio kaj dialogiko de harmonio. Tiaj specialistoj estas en ĉiu universitata urbo en la mondo. Eblas inviti por 2-3 semajnoj eksterlandajn profesorojn legi iujn kursojn. Surbaze de tiuj ĉi specialistoj, kaj ankaŭ kursfinintoj kaj aspirantoj, kreiĝas la ĉefaj katedroj de la fakultato, kaj la plej ĉefa inter ili estas la katedro pri Sociala harmonio kiel teoria centro de la respektiva fakultato.

Organizi fakultaton pri Sociala harmonio eblas en ĉiu universitato de la mondo, ekzemple en la Universitato de Klerigado ĉe UNO. Similaj fakultatoj post kelka tempo povos mem fariĝi la novtipaj humanismaj universitatoj. En ili eblas esti 1-2 jara lernociklo por personoj kun alta humanisma klerigo aŭ 4-5 jara lernociklo por kursfinintoj el mezlernejoj. Similaj universitatoj kaj fakultatoj povas nomiĝi “Supera Lernejo pri Sociala Harmonio”.

Kreado de fakultatoj pri Sociala harmonio estas tre komplika, malfacila kaj longa procezo. Sed necesas iam komenci ĝin kaj ju pli frue des pli bone. Ja specialistoj en la fako de sociala harmonio estas ege bezonataj sur ĉiuj niveloj de administrado kaj sociaj rilatoj. Bezono al ili estas neelĉerpebla kaj kreskos konstante. Tial la kreado de tiaj fakultatoj estas perspektiva en ĉiuj rilatoj: sociala, spiritmorala, politika, komerca. Fakultatoj pri Sociala harmonio unuavice estas necesaj al nia junularo, al niaj gefiloj kaj nepoj, por kies harmonio indas eksperimenti. Al la junularo necesas instrui harmonion sed ne militon.

La aŭtoro pretas ekgvidi la proponatan fakultaton pri Sociala harmonio en ajna universitato kaj dum 1-2 jaroj kune kun 2-3 helpantoj krei la bazajn katedrojn (pri Sociala harmonio, Filozofio de harmonio, Psikologio de harmonio, Historio de harmonio, Dialogiko de harmonio), garantii personaran, informan kaj organizan preparon de la fakultato.

 

Tradukis Igor Plotnikov


[1] Inter ĝeneraligaj scioj kaj teknologioj de kvalite nova himanisma klerigado ni mencios koncepton de “dialoga” aŭ “informreta” mondkoncepto, ellaborata de usona profesoro pri sociologio B. Phillips (B. Phillips. 2001. Beyond Sociology’s Tower of Babel. Hawthorne, NY: Aldine). Teorio de sociala harmonio en unu el ĝiaj variantoj estas ellaborita enkadre de “tetrasociologia” koncepto (rigardu pli detale: L.M. Semaŝko. Tetrasociologio: respondoj al la defioj. S.-Peterburgo, 2002 [en la Rusa]). Similajn konceptojn eblas nomi ankaŭ en aliaj fakoj: psikologio, kulturologio, historio, arkitekturo, k.t.p.

[2] Nova termino “dialogiko” estas derivaĵo el la termino “dialogo” kaj signifas la fakon de scio, kies objekto estas dialogo en la larĝa senco. Dialogiko proksimas al ritoriko sed ne koincidas ĝin.



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005