Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
"Kreu prioritaton por infanoj". Diskuto

31 maj 2005

D-ro Leo Semasxko

Pri la lancxo de tutmonda civitana movado "Kreu prioritaton por infanoj"

ALVOKO

Karaj amikoj kaj kolegoj, gepatroj kaj kuratoroj de infanoj!

Mi volas vin gratuli okaze de la Internacia Tago de Infanprotektado (1 jun), sed mi ne povas tion fari, cxar la tiu tago restas amara kaj hipokrita. Bone ke almenaux unufoje jare socio rememoras pri la neceso protekti infanojn, sed fakte nenion signifan la socio faras por tio. La mondo tremas pro la sencxesaj faktoj de katastrofoj kaj perforto kontraux infanoj, sed dauxre nenio estas farta por protekti ilin.

En Ugando civila milito jam dum 19 jaroj trauxmas pli ol 40 mil infanojn, sed neniu en la mondo povas protekti tiujn infanojn. Kiu protektos ilin? En Rusio pasintjare mortbrulis 50 infanoj de du mezlernejoj, ankoraux 175 infanojn mortigis teroristoj en Beslana mezlernejo, sed neniu protektis ilin. Cxi-jare en Krasnojarsko o­ni bruligis 5 infanojn, sed neniu protektis ilin. En Usono patrino mortbatis sian akceptitan filon, sed neniu protektis la infanon. En Usono estas pli ol 13 milionoj da senhejmaj kaj sengepatraj infanoj, en Rusio - cx. 6 milionoj, kaj neniu protektas ilin. En kelkaj islamaj landoj infanoj igxas vivaj bomboj, sed neniu protektas ilin de morto.

Cxiujare la kvanto de tiaj faktoj kreskas kaj totalas dekmilojn. Se al ili aldoni la faktojn de malsato, malricxeco, krimo, narkotismo kaj diskriminacio kontraux la senprotektaj infanoj, la totalo atingas dekojn kaj ecx centojn da milionoj. Surbaze de la senfina nombro de tiaj faktoj la Speciala Komisiono de UN, konvokita iniciate de UNICEF en 2002, devis agnoski, ke la monda socio lasas infanojn en "malricxeco, diskriminacio kaj neglekto". La bona konvencio de UN pri la rajtoj de infanoj (1989) plu ne estas plenumata, kion agnoskas UNICEF. La plej ricxa lando de la mono - Usono - dum 16 jaroj ne ratifikas la konvencion, same kiel Somalio kaj aliaj malricxegaj landoj, per tio donante ekzemplon de neglekta rilato al infanoj.

Mi hontas pro nia rilato al infanoj. Homaro ne bedauxras forjxetadi miliardojn da monunuoj por armilaro kaj sencxesaj militoj, por sensenca ricxigxo de oligarhxoj, dum gxi zorgeme sxparas cxiun cendon por milionoj da malsataj, neprizorgataj kaj forlasitaj infanoj, kiuj ne havas bonajn lernejojn, instruistojn, kuracadon, sporton, ripozon, indan nutrajxon, amikan medion ktp. Infaneco igxas malsana kaj  malsxatata por la infanoj. Cxio, kion ni nuntempe faras por tiel nomata "protekto" de infanoj, estas farata por memtrankviligo de ricxuloj, potenco kaj plenkreskuloj, sed ne por reala, efektiva kaj adekvata protekto de infanoj kontraux sociaj minacoj, katastrofoj kaj akcidentoj. Honesta kaj justa protekto de cxiuj infanoj ekzistas hodiaux en neniu lando de la mondo.

Honesta kaj konstanta protekto de infanoj, kian ili bezonas, realigxos nur kiam la infanoj ekhavos prioritaton en la socio. Al la socia prioritato de infanoj alvokis Dmitrij Mendelejev, Janusx Korcxak, Mahatma Gandi, Elmar Sokolov, Nobel-premiitoj pri paco, kaj aliaj. Sed cxu neniu scias, KIEL sekurigi la prioritaton al infanoj? Sekurigi gxin povas nur universala legxo "Pri la balotrajto de infanoj, plenumata de la gepatroj kaj zorgantoj", specife sxangxita por cxiu lando kaj civilizo.

Tiu legxo donas al infanoj prioritaton. Gxi metas angulan sxtonon en la fundamenton de la ordo de socia harmonio, kiu sekurigus harmonian pacon kaj preventus la malfelicxojn de infanoj: militojn, terorismon kaj malricxecon. La sola loko, kie la legxopropono estas diskutata, estas pagxaro "Nova Kulturo de Paco kiel Harmonio" (www.peacefromharmony.spb.ru). La projekto troveblas en la pagxo 2-4 de la pagxaro (http://www.peacefromharmony.spb.ru/docs/2-4_eng.pdf).

La pagxaro estas internacia, multekultura kaj pluralisma; gxi havas kvar lingvajn versiojn: en la rusa, angla, portugala kaj Esperanto, ankoraux ses lingvoj estas baldaux  aldonotaj. Pli ol 80 auxtoroj el 17 sxtatoj publikigis tie pli ol 300 packonstruaj materialoj pro interesoj kaj prioritato de infanoj. Ni konscias pri la bezono de pli aktivaj, ol la fioficiala rito de la 1a de junio, praktikaj agoj por protekti infanojn. La infanoj estas en cxiu lando, ili estas tre gravaj por cxiu socio, ili bezonas protekton en la tuta mondo, por ili necesas prioritato en cxiu angulo de la mondo. Tial:
 
NI PROPONAS EKDE LA 1A DE JUNIO 2005 LANCXI NOVAN TUTMONDAN CIVITANAN MOVADON "KREU PRIORITATON POR INFANOJ".

La movado unuigos la plej bonan kaj la plej grandan parton de gepatroj kaj geavoj, instruistoj kaj kuracistoj, cxiuj zorgantoj pri infanoj, kiuj totalas 50-80% de logxantaro en la landoj de la mondo. Nia pagxaro, kiel ejo de bona volo, estos la unua, sed ne la lasta, informejo de tiu humaneca movado. Se estos bona volo, trovigxas ankaux la ceteraj resursoj.

Ni turnas nin al cxiuj bonaj homoj, kiujn maltrankviligas problemoj de la infanoj: subtenu nian movadon per facila ago. SENDU malgrandan retposxtan mesagxon kun la sola frazo "KREU PRIORITATON POR INFANOJ" al via estraro kaj kopie al UN, UNICEF kaj nia pagxaro: semashko4444@mail.admiral.ru. En tiu mesagxo bonvolu mencii vian nomon, profesion, rilaton al infanoj (patro aux patrino, pli agxa frato, avino, instruisto ktp.), logxlokon, landon kaj tagon. Por ni vi igxos samideanoj, de kiuj ni ekformos la Organizan Komitaton de la Tutmonda Movado "Kreu prioritaton por infanoj", gxian celaron kaj agad-programon, gxiajn naciajn komitatojn.

Auxstraliano Hilari Rouxzman, patrino de ok infanoj kaj dudek nepoj estis la unua, kiu sendis mesagxon "Kreu por infanoj prioritaton en Auxstralio" al la auxstralia premiero s-ro Hovard; tio okazis la 25an de majo. Sxia letero aperis en nia pagxaro: http://www.peacefromharmony.spb.ru/eng/contents/dialpeah/makchildpr/.

NI SEKVU LA NOBLAN EKZEMPLON DE HILARI ROUXZMAN!

Ni turnas nin ankaux al cxiuj porpacaj, infanaj, virinaj kaj aliaj civitanaj organizoj subteni kaj kune konstrui la novan tutmondan movadon. Ni proponas al vi igxi plenrajtaj kunfondintoj de tiu movado.

La tutmonda civitana movado "KREU PRIORITATON POR INFANOJ" estos konstanta socia institucio por defendi infanojn. Gxi batalos por la plej efika ilo protekti infanojn: la infana balotrajto, plenumata de gepatroj kaj zorgantoj!

Dezirante realan tutmondan protekton de infanoj,

Leo Semasxko,


Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005