Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Universala Deklaracio de Harmonia Civilizo

Asocio por Tutmonda Harmonio (ATH)

ATH estas internacia NRO (ne-registara organizo) ekde februaro 2005, integranta pli ol 300 individuajn membrojn el 48 landoj kaj kolektivajn membrojn, kiuj enhavas pli ol milionon de homoj en 80 landoj de la mondo.
Fondinto kaj prezidanto TUH: Leo Semaŝko
Adreso: strato Ho Chi Minh 7/4-42, Sankt-Peterburgo
Telefono: +7 (812) 597-65-71, 194356, Rusio
Retejo: www.peacefromharmony.org
Retpoŝtadreso: leo.semashko at gmail.com aŭ  tacvarthy at yahoo.com



23-a de majo – 22 de junio 2009

======================================================

 

Universala Deklaracio de Harmonia Civilizo

Elementoj, difino, neeviteblo kaj pensado

Prova projekto

 

D-ro Leo Semaŝko, Rusio

D-ro Evelin Lindner, Norvegio

Prof. Rejmon Baĉika, Japanio

Verkisto Robert Weir, Usono

Prof. Ernesto Kahan, Izraelo

D-ro Charles Mercieca, Usono

D-ro Noor Gillani, Usono

D-ro Terrence Paupp, Usono

D-ro James T. Ranney, Usono

D-ro Eduard Soroko, Belorusio

Prof. François Houtart, Belgio

D-ro Laj Utreja, Usono

 

kaj 41 subtenantoj el 16 landoj:

El Rusio – 21: Ljudmila Alferova, Svetlana Vetrova, Jurij Dorofejev, Ivan Ivanov, Dmitrij Ivaŝincov, Vladimir Kavtorin, Natalija Sidorova, Genriĥ Skvorcov, Valerij Gergel, Nina Gonĉarova, Jevgenija Kaminina, Aleksandr Olŝanskij, Aleksandr Semaŝko, Andrej Semaŝko, Pjotr Semaŝko, Andrej Smirnov, Nikolaj Strelkov, Vasilij Smirnov, Natalija Potapova, Vladimir Strelkov, Tatjana Celjutina.

El aliaj landoj – 20: Ada Aharoni, Maria Cristina Azcona, Martha DeWitt, Tholana Chakravarthy, Renato Corsetti, Guy Crequie, Takis Ioannides, Ion-Marius De Tatomir, Mariam Khan, Dimitris P. Kraniotis, Rose Lord, Francisco Matos, Kae Morii, Matjaž Mulej, Susana Roberts, Maitreyee Roy, Bernard Scott, Alexey Stakhov, Jiang Yimin, Taki Yuriko.

 

Publikigo de la Projekto:

en la rusa: http://peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=401,

en la angla: http://peacefromharmony.org/?cat=en_c&key=375,

en la hispana: http://www.peacefromharmony.org/?cat=es_c&key=94,

en la franca: http://www.peacefromharmony.org/?cat=fr_c&key=127,

en la japana: http://www.peacefromharmony.org/?cat=jp_c&key=5,

en la rumana: http://www.peacefromharmony.org/?cat=ro_c&key=5

 

Antaŭparolo

 

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa:

  • Difini harmonian civilizon (harmonismon) de la homaro, ĝiajn ĉefajn elementojn, neeviteblon kaj sciencan pensadon kompare kun la pasanta industria civilizo (industriismo) en la nuna Deklaracio,
  • Substreki, ke la ĉefa elemento de la industria civilizo de la 20 kaj komenco de 21 jarcento estas spontanea tutmonda armado, kiu tuŝis preskaŭ ĉiujn landojn en la mondo kaj esprimis sin en kontinua armkonkuro, militoj kaj akutega minaco de nuklea memdetruo de la homaro,
  • Agnoski militojn kaj armkonkuron kiel malutila malŝparo de kolosaj rimedoj, kiuj mankas por solvi tutmondajn problemojn kaj por homara supervivo,
  • Kompreni, ke meti finon al militoj kaj armkonkuro povas nur konscia kreado de harmonia civilizo surbaze de scienca kompreno kaj pensado de tutmonda harmonio,
  • Agnoski kiel turnpunkta ŝanĝo de la homaro el industria al harmonia civilizo la komencon de konscia nuklea senarmiĝo, proklamita en la komuna deklaro de Usona prezidanto Obama kaj Rusia prezidanto Medvedev la 1 aprilo 2009 en Londono, kiu malfermis la novan eraon de tutmonda harmonio en la historio,
  • Substreki la ĉefan elementon de harmonia civilizo: konscia tutmonda senarmiĝo, komencita ekde nuklea senarmiĝo, kaj deturno de ĉiuj homaraj rimedoj al tutmonda procezo de harmoniigo de ĉiuj sferoj, institucioj kaj landoj de socia mondo. Senarmiĝo estas la procezo de ne industria, sed harmonia civilizo.

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa, konekse al la fakto de komencinta konscia senarmiĝo, proponi al homoj de la Tero la nunan Deklaracion kiel la unuan provon de scienca ĉiuflanka klarigo de harmonia civilizo konforme al sekvaj principoj:

·Harmonio estas ĝenerala, dia, natura, socia kaj individua leĝo aŭ ordo, kiu manifestiĝas per universala energia egalpezo de la diverseco kaj ekzistas en ĉiuj specoj de verkado - intuicie, en subkonscia nivelo, aŭ konscie, surbaze de konforma scienca scio, garantianta konscian elekton de harmonio, kiu komencas en la nunepoko,

·Harmonio estas kuniga esenco kaj spaco de kulturo, kreanta nelimigitan diversecon en la unueco (harmonio) kaj nelimigitan unuecon (harmonion) en la diverseco: tio estas kultura harmonio aŭ harmonia kulturo, kiu iĝas konscia en harmonia civilizo;

·Harmonio estas esenco de stabila disvolviĝo: en la naturo, la stabileco estas propra al ĉiuj ĝiaj elementoj, kies harmonio devas iĝi konscia en harmonia civilizo;

·Konscia tutmonda harmonio estas la ĉefa leĝo kaj la mondkoncepto de harmonia civilizo;

·Harmonia civilizo, malsame al la antaŭaj, kreiĝas kaj disvolviĝas konscie, surbaze de scienca kompreno de la tutmonda harmonio kaj ties leĝoj;

·Tutmonda (socia) harmonio estas konscia kunordigita memrestrikto kaj interna bilanco pro komuna supervivo, prospero kaj paco;

·Neeviteblon de konscia tutmonda harmonio diktas la naturo de tutmondiĝo kaj tutmondaj problemoj de la homaro, nesolveblaj sen tutmonda harmonio kaj konforma pensonivelo kaj pensokvalito.

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa agnoski:

·Prioritatan, firmigitan kaj decidigan rolon de universala scienca scio pri tutmonda harmonio por harmonia civilizo;

·Neniu el ok Jarmilaj Evoluigaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj (2000) ne atingeblas sen mondkoncepto, edukado kaj stabila disvolviĝo, kiuj radikas en konscia tutmonda harmonio,

·Longedaŭro de tutmonda harmoniigo kaj laŭetapeco de harmonia civilizo en la 21 jarcento,

·Plurkultureco, diverseco de kulturaj formoj kaj politikaj-demokratiaj vojoj al harmonia civilizo en diversaj landoj,

·Koincido en konscia harmonio de harmonia civilizo de socia, morala, politika, ekonomia kaj ekologia idealoj de la homaro,

·Prioritato de la interesoj de harmonia civilizo kaj tutmonda sekureco surbaze de tutmonda harmonio, plene konformaj kun naciaj interesoj kaj sekureco.

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa agnoski la ĉefan signifon de la nuna Deklaracio kiel unua tut-homara dokumento de konscia nasko de harmonia civilizo. Ĝia Ĝenerala parto estas la Deklaracio de la komuna Bono aŭ Tutmonda Konstitucio, kiu, kune kun Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, konstituas intelektan kaj normiganbazon de konscia starigo de homara harmonia civilizo.

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa konsenti kun la sekva strukturo de la nuna Deklaracio:

 

·Enkonduko: difinas rolon, komencajn premisojn kaj graveco de la Deklaracio,

·Ĝenerala parto: difinas bazajn nociojn kaj principojn de la pensado de harmonia civilizo kaj tutmonda harmonio,

·Speciala parto: difinas direktojn, normojn kaj postulojn de praktika realigo de la nuna Deklaracio,.

·Konkludo: difinas organizajn kaj teĥnikajn aspektojn de la Deklaracia realigo.

Ĝenerala parto

 

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa difini la sciencan paradigmon de harmonia pensado pri harmonia civilizo por solvi tutmondajn problemojn laŭ sekvaj bazaj ideoj:

  1. Konverĝo de nunaj energia, nutra, klimata, financa krizoj kaj tutmondaj problemoj de malriĉeco, senlaboreco, migrado ktp
  2. Neceso de nova difino de kresko, disvolviĝo, prospero, civilizo kaj sekureco.
  3. Harmonia civilizo estas informa civilizo (informa socio), en kiu determina rolo apartenas al informa risurco kun la prioritato de scienca informo kaj informaj teĥnologioj de tutmonda harmoniigo. Harmonia civilizo povas esti nur tutmonda, kaj male.
  4. La ĉefa ideo en la aliro al tutmondaj problemoj kaj krizoj de la nuntempo – la penso de Einstein: "Problemoj ne povas esti solvitaj je la sama pens-nivelo, kiu kreis ilin". La nova nivelo kaj kvalito de pensado estas la paradigmo de harmonia pensado.
  5. La paradigmon de harmonia pensado determinas scienco kaj valoro de socia harmonio.
  6. La scienco de la socia harmonio personiĝas en la sistemo de novaj sciencaj nocioj, devenintaj el kvar bazaj:

(1)"tutmondaj sferoj (branĉ-kompleksoj) de produktado/dungiteco de la homaro": socia (socisfero), informa (inform-sfero), organiza (org-sfero) kaj ekonomia (teĥnosfero), kiuj konstante reproduktas necesajn kaj sufiĉajn riĉofontojn: homojn, informon, organizadon (instituciojn) kaj aĵojn je ĉiuj niveloj: planeta (tutmonda), regiona, nacia kaj loka,

(2)respektivaj tutmondaj grupoj, okupitaj en ĉi-sferoj kaj nomitaj "sferaj loĝantar-klasoj": sociklaso, orgklaso kaj teĥnoklaso, kiuj estas aktoroj de tutmonda harmonio je ĉiuj niveloj kaj kune kun produktivaj sferoj konstituas profundan strukturon de socia harmonio, grandskalan sciencan ekkonon, kies uzado garantios la ĉefan novigan vojon de la homaro en la 21 jarcento,

(3)"tutmonda harmonio", kies naturaj leĝoj estas difinitaj fare de profunda socia strukturo je ĉiuj niveloj,

(4)"tutmonda harmonia edukado ekde infanaĝo", garantianta ĝeneralan harmonian konscion, kiu transformas sferajn klasojn el spontaneaj al konsciaj aktoroj de la harmonio je ĉiuj niveloj. (Pli detala kompreno de tutmonda harmonio estas prezentita en "La Granda Ĉarto de Harmonio por Informa Civilizo" 2007: http://peacefromharmony.org/?cat=esp_c&key=3 )

  1. Sistemaj parametroj/atributoj de socia mondo (en iu ajn civilizo): riĉofontoj, procezoj, strukturoj (sferoj kaj sferaj klasoj) kaj ŝtatoj. En industria civilizo ili restas nekonsciaj kaj tial spontaneaj, nekontrolataj kaj misharmoniaj. En harmonia civilizo ili iĝas objektoj de prioritata scienca studado, kaj tial konsciaj, kontrolataj kaj harmoniaj. Konscian karakteron al ĉi tiuj parametroj/atributoj garantias konforma scienca informado, kies produktado iĝas la ĉefa tasko de harmonia civilizo.
  2. Ĉefaj iloj por realigo de la paradigmo de harmonia pensado:

(1)Sistemo de tutmondaj statistikaj indicoj, konforma matematiko kaj informa teĥnologio, kiuj permesas kvante determini mezuron kaj dinamikon de harmonio de produktado-sferoj kaj sferaj klasoj je ĉiuj niveloj: http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=222

Ĝenerala harmonia edukado, kreanta tutmondan harmonian konscion, kiu garantias unuecan firmigitan platformon en la solvo de ĉiuj problemoj dum konscia harmoniigo kaj konstruo de harmonia civilizo de la 21 jarcento: http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=316.

(2)La strukturo de leĝdona kaj ekzekutiva potenco, egale dividita inter sferaj klasoj de la loĝantaro (kaj ankaŭ inter viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj homoj), kiuj kreas harmonian plurpartian politikan sistemon, transformante ŝtaton kaj demokration en harmoni-ilojn. La sama strukturo de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj grandaj internaciaj organizoj: http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=392

(3)Tutmonda rezerva valuto "Harmon" kiel ĉefa maniero harmoniigi ekonomian pensadon, ekonomion kaj merkaton, ilia obeo al sociaj interesoj. Antaŭ ol iĝi tutmonda valuto, "Harmon" uzatas kiel regiona valuto en unu aŭ kelkaj internaciaj unioj: Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro ktp. http://peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=391

  1. En profunda strukturo de harmonia civilizo, la socia prioritato apartenas al infanoj, kies kvalito determinas la kvaliton de ĉiuj sociaj grupoj. Kune kun la infanoj, socia prioritato apartenas al patrinoj. En harmonia demokratio infanan prioritaton garantias balotrajto de infanoj, plenumata de gepartoj, precipe patrinoj. http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=170
  2. Harmonio estas valoro, unuiganta ĉiujn popolojn de la mondo, agnoskita en ĉiuj kulturoj kaj religioj.
  3. Du bazaj formoj de industria civilizo - kapitalismo kaj socialismo – garantiis principe malsaman realigon de sociaj valoroj surbaze de prioritato de ekstremaj formoj de ekonomia propraĵo. Kapitalismo kaj socialismo enhavas tiel kvalitojn, kiel nesupereblajn difektojn kaj patologiojn en la realigo de sociaj valoroj, en ilia hierarĥio kaj prioritato. Harmonia civilizo estas pozitiva alternativo al kapitalismo kaj socialismo, foriganta iliaj sociajn patologiojn kaj solvanta iliajn ĝeneralajn problemojn surbaze de valora prioritato de harmonio, konservanta kvalitojn de kapitalismo kaj socialismo kaj disvolviganta iliajn atingojn en la kadro de harmonio.
  4. Valora prioritato de harmonio anstataŭas valoran prioritaton de libereco, kiu kondukis la homaron al la libero memneniigi en nuklea milito aŭ en sistema tutmonda krizo de ekonomio, financoj, politiko, ekologio, konscio, moralo, edukado, amaskomunikiloj, ŝtatoj kaj aliaj institucioj, nesanigeble frapitaj de koruptado, krimeco kaj neglektado de loĝantaraj interesoj.
  5. Valora kaj scienca nocioj de harmonio ne ekskludas, sed kompletigas kaj plifortigas unu la alian, estante unu por la alia konforma bazo kaj rimedo.
  6. Por apliko kaj disvastigo de la paradigmo de harmonia pensado ĉiu ŝtato en sia lando:

·Organizas kontinuajn sciencajn esploradojn de la dinamiko de sferoj kaj sferaj klasoj de la loĝantaro je nacia kaj loka nivelo,

·Enkondukas la statistikon de sferaj indicoj por sferoj kaj sferaj klasoj, kune kun adekvata informa teĥnologio,

·Reformas eduksistemon en la direkto de universala harmonia edukado,

·Harmoniigas la strukturon de ŝtataj institucioj kaj demokratio,

·Harmoniigas ekonomian strukturon de produktado kaj konsumado, malriĉeco kaj riĉeco ktp.

  1. Ĉiu popolo en la mondo posedas en la historio de sia kulturo atingojn de harmonio, valorajn ne nur por ĝi sed ankaŭ por aliaj popoloj.
  2. Harmonio iĝis principo de nacia politiko en Singapuro, Malajzio, Tunizio, Kazaĥio, Ĉinio kaj pluraj aliaj landoj. Ĝi iĝis principo de regiona politiko en Eŭropa Unio. Ĝi iĝas principo de tutmonda politiko pri nuklea senarmiĝo, pri rilatoj kun islama mondo ktp.
  3. Tutmonda harmonio eblas kondiĉe de (1) konservado de la tuta diverseco de la homaro kaj (2) konscia (kunordigita kaj interkonsentita) memrestrikto de naciaj interesoj kaj uzo de riĉofontoj, precipe naturaj, konforme al normoj de tutmonda harmonio.
  4. Tutmonda harmonio estas:

·ne fina rezulto, neniam plene atingebla, sed eterna procezo de movado al ĝi,

·konstanta serĉo de konscia bilanco kaj kunordigo de sferoj kaj sferaj klasoj je ĉiuj niveloj: tutmonda, regiona, nacia kaj loka,

·la plej efika kaj fidinda vojo al prevento de militoj, armitaj konfliktoj kaj neniigo de armiĝo,

·la plej kompleta kaj efika garantio de homaj rajtoj kaj prevento de humiligo de homa digno,

·la plej potenca pozitiva alternativo al separatismo, interreligia kaj interetna malamikeco.

20. Pensado kaj filozofio de industria civilizo estas misharmoniaj, ĉar ili estas difinitaj fare de misharmoniaj branĉoj de naciaj produktado kaj administrado, konformaj grupoj kaj institucioj, malsamaj en diversaj landoj. Tial branĉa misharmonia pensado kaj ŝtato principe ne kapablas solvi tutmondajn problemojn kaj preventi perforton kaj malamikecon, kiujn ili kontinue estigas.

21. Pensado kaj filozofio de harmonia civilizo estas harmoniaj, ĉar ili estas difinitaj fare de harmoniaj sferoj de tutmonda produktado kaj administrado, konformaj klasoj kaj institucioj, la samaj por ĉiuj landoj. Tial sfera harmonia pensado kaj ŝtato principe kapablas solvi ĉiujn tutmondajn problemojn, garantii prosperon kaj nerompeblan pacon al ĉiuj popoloj el profunda strukturo de socia harmonio de la homaro.

Speciala parto

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa devigi sin plenumi la nunan Deklaracion en sekvaj direktoj de tutmondigo de harmonio:

  1. La scienco pri harmonio kaj kunligitaj informaj teĥnologioj,
  2. Ĝenerala harmonia edukado, garantianta tutmondan harmonian konscion,
  3. Массоваясистемауслуггармонизациидлянаселения, Amasa sistemo de harmoniig-servoj por la loĝantaro,
  4. Amasa konstruado de lernejoj, akademioj, malsanulejoj, servo-centroj kaj aliaj specialaj objektoj de harmoniigo,
  5. Harmonia maniero vivi, senti, pensi kaj konduti,
  6. Harmoniigo de demokratio, juro, politiko, administrado kaj organizaj institucioj,
  7. Lingva harmoniigo per internacia dulingveco de Esperanto kaj la angla,
  8. Harmoniigo de ekonomio, merkatoj, produktado kaj konsumado, postulado kaj oferto,
  9. ЕжегодныеВсемирныеинациональныеФестивалигармонии, Ĉiujaraj mondaj kaj naciaj Festivaloj de harmonio,
  10. Harmoniigo de internaciaj rilatoj kaj monda plurpolusa ordo,
  11. Tutmonda kalendaro de Harmonia erao,

Ĉiuj tranombritaj direktoj estas realigataj pere de konformaj projektoj de tutmonda harmonio je ĉiuj niveloj: monda, regiona, nacia kaj loka. Unuagradaj estas la projektoj de senarmiĝo kaj paco el profunda harmonia strukturo de la homaro.

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa agnoski la nunan Deklaracion kiel komuna platformo de harmoniigo de rilatoj inter:

  1. Ŝtatoj de la sama popolo: Ĉinio kaj Tajvano, Norda kaj Suda Koreio ktp.
  2. Ŝtatoj de regionaj unioj: Eŭropa Unio, Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro, Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, Afrika Unio, Monda islama ligo ktp., kaj ankaŭ inter regionaj unioj.
  3. Okcidentaj landoj kaj landoj de islama mondo, Nordo kaj Sudo.
  4. Konfliktantaj landoj: Izraelo – Palestino, Izraelo – Irano, Barato – Pakistano kaj aliaj.
  5. Landoj de G8, G20, G30 ktp.
  6. Diversaj religiaj konfesioj.
  7. Politikaj partioj de ĉiu lando.

Konkludo

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa difini la ordon de enkonduko, ratifiko kaj subskribo de la nuna Universala Deklaracio de Harmonia civilizo laŭ sekvaj normoj:

  • La Deklaracion kreas la registaroj de Usono kaj Rusio.
  • La Deklaracio iĝas valida post ĝia ratifiko de parlamentoj de Usono kaj Rusio.
  • La Deklaracio estas malfermita por aliĝo de ĉiuj landoj de la mondo pere de ĝia ratifiko fare de landaj parlamentoj, kaj ankaŭ parlamentoj de iuj ajn regionaj unioj.
  • Ĉiun amendamenton, aldonitan al la Deklaracio, ratifikas parlamentoj de ĉiuj aliĝintaj landoj.
  • Post la ratifiko la Deklaracion subskribas estro de ŝtato aŭ registaro aŭ unio de landoj.

Al la Deklaracio partoprenas internaciaj publikaj kaj religiaj organizoj pere de ĝia subskribo: tio garantias kunlaboron de ŝtatoj kaj monda civitana socio.

SUBSKRIBOJ

ŜTATESTROJ

INTERNACIAJ ORGANIZOJ

Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, prezidanto…

Tutmonda Unio por Harmonio, prezidento Leo Semaŝko

Rusia Federacio, prezidanto…

Internacia Asocio de Pedagogoj por la Paco, prezidanto Charles Mercieca

Ĉina Popola Respubliko, prezidanto…

Universala Esperanto-Asocio, prezidanto Probal Dasgupta

Kaj tiel plu

Internacia Forumo por Literaturo, Arto kaj Kulturo de Paco, prezidanto Ada Aharoni

 

Kaj tiel plu…

 

Rimarko. La Projekto de la Deklaracio estas ĉiujare pridiskutata kaj redaktata en ATH, ĝis kiam ĝi estos ratifikita de Usono kaj Rusio, kiu estigos la komencon de ĝia oficiala vivo kiel la unua jura akto de harmonia civilizo.

Kopirajto © 2009 Asocio por Tutmonda Harmonio

Kopirajto © 2009 Leo Semaŝko



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005