Renato Corsetti Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Esperanto por daŭropova kaj harmonia evoluo
La nuna
internacia lingva ordo, alivorte la manieron laŭ kiu nuntempe oni utiligas nur
difinitajn lingvojn por la rilatoj inter homoj apartenantaj al malsamaj
popoloj, estas nekontentiga kaj nekongrua kun la bezonos favori interkompreniĝon,
pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj.
Krome ili taksas tre
malpozitive la nunan politikon de instruado de fremdaj lingvoj sekvatan
en la lernejoj de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo. Tiu politiko ne antaŭnigas
la celon de internacia interkompreniĝo sed simple la celon de absorbo de ĉio
venanta el la plej fortaj landoj.
La parolantoj de la
internacia lingvo Esperanto opinias, ke ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj havas en
si valorojn, kiujn la homaro ne perdu. Krome ni opinias, ke oni devas respekti
je ĉiu nivelo la lingvajn homajn rajtojn. Ĉiu homo estas protektata de la
Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kontraŭ diskriminacioj surbaze,
interalie, de lingvo. Neniu nacia aŭ internacia instanco rajtas malobservi tiun
rajton surbaze de konsideroj pri efikeco aŭ alispecaj konsideroj.
Ni pensas ke Unesko kaj
Unuiĝintaj Nacioj jam produktis multajn dokumentojn en ĉi tiu kampo. La lasta
"Raporto pri la Homara Evoluo 2004", ekzemple, estas tute aprobinda
kaj referencas ankaŭ al la principo de la uzado de tri lingvoj rekomendita de
Unesko:
• gepatra lingvo (kiom ajn
malgranda g'i estas) • loka kontakt-lingvo (g'enerale la nacia lingvo) • internacia lingvo
En ĉi tiu kadro ni asertas
ke la optimuma lingvo por la rolo de internacia lingvo estas la internacia,
neutrala planlingvo Esperanto. La uzo de kiu ajn alia nacia lingvo estas maljusta,
kaŭzas homajn suferojn kaj kaŭzas perdon de mono kaj de tempo flanke de la
lernantaj socioj kaj en la longa daŭro malaperon de lingvoj kaj de kulturoj.
La menciita raporto montras
tre klare per ciferoj, la pozitivan efikon de la instruado de gepatraj lingvoj
(eĉ kiam ili estas multaj) kompare kun la instruado de la ekskoloniaj lingvoj.
Ni asertas ke la samo
validas rilate al la instruado de novkoloniaj lingvoj kiel fremdajn lingvojn, anstataŭ instrui
la neŭtralan internacian lingvon Esperanto..
Ni asertas, ke la instruado
de Esperanto kiel fremda lingvo estas avantag'a kompare kun la instruado,
ekzemple, de la angla (pli granda facileco kaj sekva atingo de la lernoceloj en
ono de la tempo, pli malmultekosta instruado pere de lokaj instruistoj kaj
lokaj materialoj).
Ni opinias ke la ŝparoj
realigeblaj per la transiro de, ekzemple, la angla al Esperanto en la instruado
de fremdaj lingvoj en la mondo kunportus tiom gigantajn ŝparojn, ke ili sufiĉus
por venki kelkajn el la problemoj de malsanoj, malsato kaj de starigo de
sistemoj de kvalita instruado, por kiuj nuntempe mankas rimedoj. Krome, la
lernado de la internacia planlingvo Esperanto, lau jam faritaj eksperimentoj,
faciligus la postan lernadon de kelkaj aliaj fremdaj lingvoj, kiujn Unesko mem
kaj aliaj interstataj organizajoj rekomendas lerni en la kadro de evoluigo de
internacia interkomprenigo.
Ni petas ĉiujn homojn
dezirantajn pacon kaj evoluon subteni eksperimentojn farotajn en pluraj
landoj sub scienca kontrolo pri la lernorezultoj de Esperanto kompare kun aliaj
fremdaj lingvoj.
Lanĉita en 1887 kiel
projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en
vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por
kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj
parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj
naciaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj
metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni
konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.
1. Demokratio.
Komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke
ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas
fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas
perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda
komunikado. 2. Transnacia edukado. Ĉiu etna lingvo estas ligita al
difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano kiu studas la anglan
lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj,
precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo
sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.
3. Pedagogia
efikeco. Nur malgranda procentaĵo el tiuj kiuj studas fremdan lingvon,
ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj
studoj raportis propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. oni
ankaŭ rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva
konsciigo de lernantoj.
4. Plurlingveco.
La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj kies
parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la
taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio
kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli vasta
persona horizonto.
5. Lingvaj rajtoj.
La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta
lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de la monda loĝantaro.
En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj
kaj neoficialaj, kunvenas sur neutrala tereno, danke al la reciproka volo
kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras
precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco
kaj lingvaj konfliktoj.
6. Lingva diverseco.
La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la
mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la
lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu
lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado
kaj subtenado.
7. Homa emancipiĝo.
Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon
komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala
komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa
emancipiĝo aŭ projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la
homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco,
sed ne limigite de ili.
26-a de junio 2005
Up
|