Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Scienco de la Tutmonda Paco (STP) - Global Peace Science

 

http://peacefromharmony.org/docs/global-peace-science-2016.pdf

Scienco de la Tutmonda Paco (STP)

Mallonge pri la libro ĝiaj aŭtoroj kaj signifo

Resumo

En la rusa: http://peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=662

En la angla: http://peacefromharmony.org/?cat=en_c&key=656

En la franca: http://peacefromharmony.org/?cat=fr_c&key=137

En la portugala: http://peacefromharmony.org/?cat=po_c&key=87

En la hispana: http://peacefromharmony.org/?cat=es_c&key=109

En la greka:http://peacefromharmony.org/?cat=gr_c&key=9

En la araba: http://peacefromharmony.org/?cat=ar_c&key=8

En Esperanto: http://peacefromharmony.org/?cat=esp_c&key=88 

En Persian: http://peacefromharmony.org/?cat=ar_c&key=9 

 

 

Pozitiva sorto de la homaro kaj ĉiu lando en la 21-a jarcento

difiniĝas per agnosko de STP kaj ties demokratio de SFERONoj

TUH

 

Komence o­ni vin ne rimarkas, poste o­ni pri vi ridas,

poste o­ni kontraŭ vi batalas, kajposte vi venkas.

Gandi

 

Senprecedenca Scienco de la Tutmonda Paco (STP, aŭ Pacoscienco), publikigita en la samnoma libro, estis kreita en la Tutmonda Unio de Harmonio (TUH) dum 11 jaroj de la momento de ties fondo en 2005. El ili 8 jaroj estis preparperiodo, dum kiu TUH publikigis 8 antaŭajn librojn, pridiskutis kaj aprobis 47 projektojn de la tutmonda paco el harmonio (Ĉapitro 7.1.). Laboro pri STP kiel 48-a projekto komenciĝis en marto 2013.

En la rusa lingvo tiu ĉi libro de 89 kunaŭtoroj el 30 landoj estis publikigita (423 paĝoj) en Sankt-Peterburgo, Rusio, en januaro 2015. En pdf-formato ĝi troviĝas ĉi tie: http://peacefromharmony.org/docs/Nauka-globalnogo-mira-2015.pdf

En la angla lingvo tiu ĉi libro de 174 kunaŭtoroj (je 85 pli ol en la ruslingva eldono) el 34 landoj kun amplekso 616 paĝoj (preskaŭ je 200 paĝoj pli ol en la rusa libro) estis publikigita en Barato kaj Rusio en februaro 2016, en Usono – en marto. En pdf-formato ĝi estis publikigita en januaro ĉi tie: http://peacefromharmony.org/docs/global-peace-science-2016.pdf.

La kunaŭtoroj de la libro estas homoj de diversaj aĝoj (de 9 ĝis 90 jaroj) kaj profesioj (de laboristo ĝis akademiano kaj ŝtatprezidento), 15 religiaj konfesioj kaj multaj kulturoj el 34 landoj de ĉiuj kontinentoj de la Tero. Inter ili 58 kunaŭtoroj estas el Usono, 33 – el Rusio. 15 – el Barato, 6 – el Kanado, 5 – el Aŭstralio ktp. Krei la Pacosciencon povis nur la internacia grupo, unuiganta en harmonia unueco la kulturan diversecon de la planedo.

Inter la kunaŭtoroj de la Pacoscienco estas eksprezidanto de Barato Abdul Kalam, nobelpremiito el Norda Irlando Mairead Corrigan Maguire, intelekta pacgvidoro de Usono Noam Chomsky, pioniro de la pacesploroj el Norvegio – Johan Galtung, rektoro de la Gandi Pedagogia universitato el Barato Kanakmal Dugar, katolika sociologo el Belgio – Fracois Hautart, gvidoro de la virina paca organizo de Afriko Ayo Ayoola-Amale el Ganao, esploristino de la kreado de Roerich-oj Julia Budnikova el Rusio, direktoro de la financ-instituto akademiano el Kazaĥio Uraz Baimuratov, unu el joganaj gvidoroj de Barato Ramesh Kumar kaj multaj aliaj elstaraj sciencistoj kaj pacistoj (6). Iniciatoro, ĉefredaktoro kaj administranto de la projekto estas Leo Semaŝko, la fondinto kaj prezidanto de TUH el Rusio.

Kontribuo de la 174 aŭtoroj al STP konsistigis dum tri jaroj 309 artikolojn, inter ili 101 artikoloj de Leo Semashko (81 persone verkitaj kaj 20 kun kunaŭtoroj), 17 artikoloj de Subhash Chandra (10 persone verkitaj kaj 7 kun kunaŭtoroj), 6 artikoloj de Charles Mercieca (5 personaj kaj 1 kun kunaŭtoroj), 5 artikoloj de Johan Galtung ktp.

309 artikoloj estas unuigitaj je 13 Ĉapitroj, 3 Sekcioj, 2 Partoj, Suplemento kaj Filozofia konkludo de la libro, kiuj estis kolektive pridiskutitaj kaj konfirmitaj de la membroj de TUH. La plej gravaj partoj de tiu pridiskuto dum tri jaroj en la vasta diverseco de pritaksoj kaj reeĥoj pri Pacoscienco estas publikigitaj ĉi tie:http://peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=617. Diverseco de la opinioj pri STP suplementas diverseco de pli ol 600 fontoj en la bibliografio de la libro sur 17 paĝoj (580-597).

La libro STP estas publikigata je la oferoj de la 72 membroj de TUH, kolektitaj en 2014 kaj konsistigintaj 321360 RUR aŭ 8677 USD (laŭ la kuranta kurzo). Tio estas la unua en la hustorio buĝeto de la tutmonda paco por la jaro 2015. Komparo de ĝi kun la monda militbuĝeto de tiu jaro je preskaŭ 2 trilionoj USD (laŭ neoficialaj donitaĵoj ĝi estas kelkoble pli granda), montras militarisman, sinmortigan prioritaton de la tutmonda reganta elito kaj ĝiaj naciaj registaroj. Bedaŭrinde, la homaro delonge submetiĝis al tiu prioritato kaj ne serĉas ĝian ŝanĝon, kiu eblas nur surbaze de STP.

Ni ne parolu pri mankoj, da kiuj plenas Pacoscienco kiel la unua provo de tiaspeca scienco. Ni emfazu ĝiajn ŝlosilajn avantaĝojn kaj signifon.

1. Unikeco. Pacosciencon o­ni hodiaŭ ne povas kompari kun kio ajn. La homaro ne havas nuntempe iun similan aŭ kompareblam scion de la tutmonda paco, alternativan al la milita scienco, aperinta antaŭ pli ol du jarcentoj en 1799. STP kapablas superi tiun postsekvon de la paco rilate la militon kaj fari fundamentan alternativon kaj al la milita scienco, ka al militarismo entute. Unikeco de Pacoscienco estas difinata per malkovro de SFERONoj – profunda harmonia socia strukturo de la socio en ĉiuj ĝiaj historiaj formoj (Ĉapitroj 1 kaj 2). Tiu nekonata antaŭ kreo de STP profunda strukturo estas paca laŭ sia objektiva naturo kaj ŝlosila por la scienca kompreno de la tutmonda paco. Ĝi havas revolucian signifon por la socio.

2. Malkovro de SFERONoj. STP baziĝas je la senprecedenca socia malkovro de universalaj kaj harmoniaj klasoj de la loĝantaro ĝenerale – SFERONoj, okupiĝantaj en la kvar sferoj de la socia produktado, kiu eblas nur dum paco. Tial SFERONoj estas la fundamentaj agantoj ne nur de produktado, sed ankaŭ de la tutmonda paco sur ĉiuj sociaj niveloj, komencante de la familio. Malkovro de SFERONoj estas suplementata de la malkovro de la paradigmo de la soci-ekonomia Harmonio: "D + 3D", esprimanta spirit-moralan bazon "D" de harmonia evoluo kaj adekvata al ĝi evoluo de tri "D" sferoj: demografio (sociosfero), demokratio (organiza sfero) kaj demoekonomio (teĥno-ekosfero). La esenco de la Baza Leĝo de Harmonio de la paradigmo estas prioritata plialtiĝo de la spiritaj demandoj de la individuo kaj socio kontraste al disharmonia Leĝo de la malstrukturiga domino de la materiaj demandoj (Paradigmo de akademiano Bajmuratov, 2014, Kazaĥio, vid. Ĉapitron 8.8).

3. Integra, tuteca karaktero kaj dinamismo. Pacoscienco, dank’ al univeraleco de SFERONoj, permesas sintezi kaj konservi en si la pacigaj atingoj de la pasinteco kaj estonteco (Ĉapitroj 3, 4 ka.). Ĝi garantias la tutecan aliron al la solvo de la problemo de la tutmonda paco sur ĉiuj niveloj. Ĝi ne pretendas je la difinitiveco kaj pritaksas sin kiel la “primara varianto”, kiu ne ekskludas aliajn variantojn kaj pretas komenci kun ili honestan sciencan konkuradon en internacia scienca Konkurso (Ĉapitro 8 ka.). Ĝi supozas eblecon de alia interpreto de la profunda SFERONa strukturo.

4. Valoro de Pacoscienco. Ĉiuokaze, sendepende de la grado de vereco de tiuj aŭ aliaj ĝiaj teorioj, ĝi prezentas senduban epistemologian atingon kaj socian valoron kiel la unua en la historio precedenco de la scienca kogno de la tutmonda paco entute (la historio ne konas aliajn similajn ekzemplojn). Tial, laŭ la saĝa itala proverbo, «eĉ se ĝi estas malvera, ĝi estas bone elpensita» (se non è vero, è ben trovato), pri Pacoscienco o­ni povas diri, ke eĉ se ĝi ne en ĉiuj partoj veras, ĝi estas bone elpensita kaj, sendube, utilas por la homaro. Ĝi malkovras por la homaro la vojon de serĉado kaj perfektigo de la absolute por ĝi necesa scienco kaj principe nova, stereotipŝira ekkono pri savo de la militoj, de kioj ĝi ĝis nun (dum 6 mil jaroj de la historio) ne havas vakcinon kaj spiritan imunecon. Tio estas vojo de geopolitiko de la SFERONa paco en la kadroj de la internacia juro de la Konsitucio de Tero. Pacoscienco malkovras la Eraon de la Pacamo de la homaro ekde 2016.

Fino de la libro STP en TUH estas nur komenco de la nova, pli vasta evoluo, disvastigo kaj apliko de la nova pensa paradigmo STP en akademiaj, edukaj, politikaj, religiaj kaj aliaj kulturaj institucioj.

Resumo. Pacoscienco el harmonio difinas la TRIAN, harmonian kaj justan, vojon de la evoluo de la homaro en ĉiuj kvar sferoj. La tria vojo organike integras avantaĝojn kaj mole (senperforte) superas patologiajn ekstremojn de la du egale malharmoniaj kaj perfortaj tradiciaj por la 20-a jc., vojoj: socialismo kaj kapitalismo, kaj iliaj ĉefaj ideologioj: marksismo kaj liberalismo. La antaŭa kaj komenco de la nuna jarcentoj montris, ke sen science konsciita kaj realigita socia harmonioplu vivien koŝmaro de kiu ajn militarista formo de la tradicia socio, en profudiĝinta en senfinaj militoj, terorismo, murdoj, korupto, mensogo, elitism-totalisma pseŭdodemokratio de miliarduloj malantaŭ ŝirmilo el la elektataj marionetoj, drogoj, senkomparebla malegaleco kaj aliaj patologioj ĉe la limo de la tutmonda nuklea sinmortigo jam ne plu eblas. STP malfermas elirejon el ilia sakvojo pere de la scienco (STP), edukado, kulturo kaj SFERONa demokratio kiel politika centro de la fedaracieca Konstitucio de Tero (Ĉapitro 8.19).

Rezulto. La sorto de la homaro de la 21-a jarcento kaj ties ŝlosilaj landoj de la diversa kultura, ekonomia kaj politika direktoj: Rusio, Ĉiniio, Barato, Eŭropa Unio kaj Usono, estos difinita per agnosko de STP kaj ties demokratio de SFERONoj (sfera demokratio). Ili garantias dominadon de spirita, sed ne materia plialtiĝo; socia prioritato por la infanoj kaj virinoj, sed ne por profito; geopolitiko de la tutmonda paco, sed ne milito; plenan malarmadon anstataŭ vetarmado kaj ekonomian floradon (anstataŭ mizeriĝon de la plimulto) por ĉiuj popoloj el ilia harmonio kiel unu familio sur unu planedo.

Leo Semashko, Prezidanto de TUH, Ĉefredaktoro de STP

 

Semashko Lev Miĥajloviĉ, Aganta Ŝtata Konsilanto de Sankt-Peterburgo; filozofo, sociologo kaj pacfaranto el harmonio; fondinto kaj prezidanto de la Tutmonda Unio de Harmonio (TUH) ekde 2005; aŭtoro de Tetrismo kiel unueco de Tetrafilozofio kaj Tetrasociologio – scienco de la social harmonio; d-ro de la sciencoj (filozofio), aŭtoro de 12 sociaj malkovroj kaj pli ol 400 sciencaj publikaĵoj inkluzive de 18 libroj en 12 lingvoj. Direktoro de la socia Instituto de Tetrasociologio. Gvidanto de la ret-paĝaro de TUH «Paco el Harmonio»: http://peacefromharmony.org; Iniciatoro, administranto kaj ĉefredaktoro de la libro «Scienco de Tutmonda Paco ».

Yejmaadreso: Санкт Петербург, Россия; Т-фон: 7 (812) 597-65-71;

E-mail: leo.semashko [at] gmail.com

 



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005