Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Tetrapsikologio en nova kulturo de paco

L. M. Semaŝko

Tetrapsikologio: harmoniigo de la homo kaj socio.

La homa psiko estas multdimensia, kio naskas en la historio multe da diversaj tipoj de psikologioj ekde unudimensiaj (W. Wundt, Z. Freud, k.t.p.) ĝis multdimensiaj kaj integraj (J. Piaget, V.A. Ganzen, k.t.p.). Ili ĉiuj havas tiun aŭ alian ekkonan kaj praktikan signifon. Tasko de moderna psikologio estas sintezi psikologiajn teoriojn kaj krei tian integran kaj multdimensian modelon de homa psiko, kiu korespondus nuntempajn postulojn de globaliĝo kaj reta/informa socio. La plej grava el tiuj ĉi postuloj eslas pliakriĝanta bezono pri social-psikologia HARMONIIGO sur la nivelo de la tutmonda sociumo samkiel sur la nivelo de individua psiko, neceso venki kreskantan fakan malharmonion. Unu el la multdimensiaj modeloj, konformaj al la bezonoj harmoniigi nuntempan mondon kaj homon, estas modelo de “tetrapsikologio”.

Tetrapsikologio estas postpluralisma psikologia teorio kaj kvardimensia (tetra - kvar) modelo de sociala kaj individua psiko, kreita sur la distingo de kvar social-psikologiaj SFEROJ (makrokomponantoj, spacoj, “kampoj”) de individuo kaj socio, konsiderataj kiel la tuto, kiel ĝiaj diversaj flankoj celantaj al harmonio. Tetrapsikologio distingas tri spacajn dimensiojn de la psiko: psikaj resursoj, procezoj, strukturoj kaj unu la tempa - psikaj statoj. Tetrapsikologio sin bazas sur la simileco, diferenco kaj reciproka enkorpigo de la natura, psika kaj sociala spaco-tempo. Teoria kaj metodologia bazo de tetrapsikologio estas tetrasociologio (Semaŝko, 2002). De la tetrasociologia vidpunkto sociala mondo formiĝas el la unueco inter kvar sefroj de socia reprodukto (socia vivo): SOCIOSFERO, reproduktanta la homon (homoj), INFORMOSFERO, reproduktanta informon, ORGANIZOSFERO, reproduktanta organizaĵojn (politikajn, jurajn, administraciajn, financajn, k.t.p.) kaj TEKNIKOSFERO, reproduktanta la tutan varion de objektoj, materialaj kaj teknikaj resursoj.

Sferoj de la sociumo estas objektiviĝo (objektigo kaj eksproprigo) de la respektivaj sferoj de individuo: la KARAKTERO, reproduktanta homojn (inkluzive la individuon mem), la KONSCIO, reproduktanta informon (inkluzive memkonscion), la VOLO, reproduktanta organizaĵojn (en tiu nombro estas memorganizado de la individuo) kaj la KORPO, reproduktanta objektojn, materialajn resursojn (inkluzive la propran organismon). Sferoj de sociumo kaj individuo diferencas inter si per unu el la kvar resursoj, reproduktataj en ili: HOMOJ (la HOMO), INFORMO, ORGANIZO, OBJEKTOJ.

Sferoj de sociumo kaj individuo kvankam ne estas identaj, tamen estas similaj kaj nedisigeble kuniĝintaj. Ili enradikiĝis unu en la alian, estas nedisigeblaj unu disde la alia, estas reciproka reproduktado kaj produkto fare de unu kaj la alia; tial o­ni povas kaj devas konsideri ilin kiel UNUECAJ “sferoj de sociumo/individuo”. Konforme al la sferoj de sociumo/individuo distingiĝas kvar tipoj de psiko kaj psikologio: humanisma, informa, organiza (en tiu kvanto politika, administracia, financa, jura, milita), sensitiva (fiziologia kaj subkonscia).

Sferoj de sociumo/individuo dialektike inkludas unu la alian kiel tuto-parto, kiel interŝanĝantaj “matreŝkoj”, formante la tutan nombron da fenomenoj de la social/psikologia pere de certaj proporcioj de la “miksaĵo” el tiuj ĉi sferoj. La plej malnova fonto kaj analogo de simila vidpunkto estas instruo de Hippokrates pri temperamentoj kiel diversaj proporcioj de la miksaĵo el kvar fizikaj elementoj: tero, akvo, aero, flamo. Aplike al la sferoj de individuo “tero” estas repezentita de la korpo, “akvo” - de la volo, “aero” - de la konscio (precipe de la menso) kaj “flamo” - de la karaktero. Pli moderna anologio estas teorio de K. Jung pri kvar psikaj funkcioj de eksteraj kaj internaj modalecoj kaj ilia harmoniigo.

La distingitaj sferoj de sociumo/individuo estas EGALE necesaj por ilia ekzisto, ĉar malesto eĉ de unu el ili ABSOLUTE malebligas ilian vivon. Samtempe, en ilia funkciado, tiuj ĉi sferoj de sociumo/individuo estas EGALE prioritataj, ŝanĝas siajn rolojn kaj signifojn unu por la alia. En sia dialektika reciproka eniĝo kaj kunago sur ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj facoj ili subiĝas al la kvin principoj de HARMONIO, eltrovitaj fare de V.A. Ganzen: principoj de ripetiĝo, subordiĝo, laŭmezureco, ekvilibrigo, unueco (Ganzen, 1974).

Ĉiu sfero de sociumo/individuo bezonas la alian, bezonas respektivajn produktojn/rimedfontojn reproduktataj de ili. Tial ĉiu el ili dividiĝas en respektivajn blokojn (komponantojn, partojn). Multo de sferoj de sociumo/individuo kreas multdimensian social-psikologian spacon en kiu ili formas ĝiajn “kampojn”, surmetigitaj unu sur la alian kaj formigantaj spacajn RETOJN de sociumo kaj psiko. Ligĉeno inter la sferoj de sociumo/individuo kaj iliaj komponantoj estas respektivaj, sferaj BEZONOJ kaj KAPABLOJ. Distingiĝas kvar ilaj klasoj: humanisma, informa, organiza kaj materiala. Tiuj ĉi klasoj de bezonoj (eniroj) kaj kapabloj (eliroj) propras al la sferoj tiel de sociumo kiel de individuo. Sferoj de individuo realiĝas el la kategorioj de sferaj bezonoj kaj kapabloj jene.

Karaktero estas rilato de la homo al la homoj (inkluzive al si mem), estas integra “MIA EGOO”, mia humanisma resurso. Ĝi ĉirkaŭprenas valoraĵojn, superajn sentojn (amo, kredo, espero, libero, justeco, konscienco, kulpo, k.t.p.), direktiĝon kaj esprimas sin en humanismaj bezonoj kaj kapabloj. Humanismaj bezonoj estas bezonoj de la persono je si mem kaj aliaj homoj: gepatroj, gefiloj, parencoj, amikoj, kolegoj, samlandanoj k.t.p., kaj ankaŭ je humanismaj bonaĵoj kaj humanisma proprietaĵo. Humanisma proprietaĵo estas MIAJ gepatroj, gefiloj, edzino, amikoj k.t.p., MIAJ valoraĵoj, MIA homeco. Humanismaj kapabloj estas kapabloj reprodukti sin mem kaj similajn al si en la procezoj de nasko, edukado, klerigo k.t.p. La esenco de humanismaj bezonoj kaj kapabloj de la individuo estas amo al la homoj, kiu estas procezo same kiel stato de la personeca harmonio.

Konscio estas rilato de la homo al informo, integra “MIA KONSCIO”, mia informa resurso. Ĝi inkludas menson kaj intelekton, pensadon kaj ekkonajn sentojn, intelekton kaj imagkapablon, sciojn kaj nociojn, kies esenco estas informo, kaj manifestiĝas en informaj bezonoj kaj kapabloj. Informaj bezonoj estas bezonoj de la individuo je informaj resursoj kaj proprietaĵo. Informa (intelekta) proprietaĵo estas MIAJ scioj kaj ideoj fare de mi. Informaj kapabloj estas kapablo de la individuo reprodukti informajn resursojn.

Volo estas rilato de la homo al organizado, ordo, integra “MIA VOLO”, mia organiza/vola resurso. Ĝi inkludas sinsekvecon, ordiĝon, insistecon, celkonscion, persistecon, penadon, diligentecon, akuratecon, kies esenco estas organizado kaj esprimiĝas en organizaj bezonoj kaj kapabloj. Organizaj bezonoj estas bezonoj de la individuo al ekstera kaj interna ordo, al organizaj resursoj kaj organiza proprietaĵo. Organiza proprietaĵo estas MIA ordo kaj sinsekveco, MIAJ mono, akcioj kaj aliaj financaj resursoj. Organizaj kapabloj estas kapablo de la individuo reprodukti organizajn resursojn.

Korpo estas rilato de la homo al la objektoj, integra “MIA KORPO”, mia materiala resurso. Ĝi inkludas organismon, fiziologion, sekson, fizikan konstituon, anatomion, sanon, temperamenton, subkonscion, kiuj manifestiĝas en materialaj bezonoj kaj kapabloj. Materialaj bezonoj estas individuaj bezonoj al materialaj resursoj kaj proprietaĵo. Materiala proprietaĵo estas MIAJ aĵoj (loĝejo, mebloj, vestoj, ŝuoj, manĝaĵoj, aŭtomobilo, somerdomo, k.t.p.) kiujn mi posedas. Materialaj kapabloj estas kapabloj de la individuo reprodukti materialajn resursojn. Korpo inkludas sensorajn enirojn kaj motorajn elirojn de ĉiuj aliaj sferoj de la individuo. Bezonoj kaj kapabloj konsistigas interesojn kaj motivojn de la homo.

Samkiel la sferoj, la sferaj bezonoj kaj kapabloj estas EGALE necesaj sed DIVERSE prioritataj. Egala bezono al ili ne ekskludas ilian internan hierarkion (A. Maslow).

 

Tabelo de homaj/sociaj sferoj

SOCIO

SFEROJ DE SOCIO/HOMO (S/H)

HOMO

HOMOJ

SOCIOSFERO: Humanecaj bezonoj kaj kapabloj de s/h

Humaneca agado de s/h

Socioklaso (humaneca klaso de loĝantaro) de s/h

Humaneca kulturo/informo de s/h

Sociala politico (humaneca organize de s/h)

Labormerkato (sociala ekonomio de s/h)

KARAKTERO

INFORMO

INFORMOSFERO: Informaj bezonoj kaj kapabloj de s/h

Informa agado de s/h

Informoklaso (informa klaso de loĝantaro) de s/h

Spirita kulturo/informo de s/h

Kultura politiko (organizado de kulturo) de s/h

Informomerkato (ekonomio de kulturo) de s/h

KONSCIO

ORGANIZOJ

ORGANIZOSFERO: Organizaj bezonoj kaj kapabloj de s/h

Organiza agado de s/h

Organizoklaso (organiza klaso de loĝantaro) de s/h

Organiza kulturo/informo de s/h

Administra politiko (organizo de mastrumado) de s/h

Kapitalmerkato (ekonomiko de mastrumado) de s/h

VOLO

AĴOJ

TEKNIKOSFERO: Materiaj bezonoj kaj kapabloj de s/h

Teknika/materia agado de s/h

Teknikoklaso (teknika klaso de loĝantaro) de s/h

Materia kulturo kaj teknika informo de s/h

Varmerkato (ekonomiko de materia produktado) de s/h

KORPO

 

Noto. Interago kaj reciproka determinado de ĉiuj elementoj en la tabelo funkcias en ĉiuj direktoj: horizontalaj, vertikalaj, rektaj kaj inversaj. Tetrasociologio iĝas aro de tetrasocialaj sciencoj: tetrapsikologio, tetrakulturologio, tetraekonomiko, tetrafilozofio, tetrapolitologio, tetrasociocibernetiko, tetraaksiologio, tetrasocioniko, tetrasociolingvistiko, tetrahistorio k.t.p., kiuj ekzistas sur la komuna teori-metodologia bazo de kvareca postpluralismo.

 

Tio integra kaj unueca, kio kunigas ĉiujn sferojn, bezonojn kaj kapablojn, estas reproduktiva OKUPITECO de la homoj, identa al la tempo de ilia vivo ekde naskiĝo ĝis morto. Reproduktiva okupiteco estas nocio ne ekonomia sed sociologia, ĝi estas pli vasta ol la nocioj konduto, laboro, agado, aktivaĵo, ĉar ekzistas ne-kondutaj, ne-laboraj, ne-agaj, ne-aktivaj formoj de okupiteco. Al la sferoj de sociumo/individuo konformas sferoj de okupiteco kaj SFERKLASOJ de loĝantaro kiuj distingiĝas laŭ kriterio de ĉefa okupiteco en unu el la sferoj.

Tetrapsikologio konstruante multdimensian ordigitan social-psikologian spacon de sociumo/individuo kreas necesajn premisojn por psikologia harmoniigo al la socio samkiel al la individuo per harmoniigo al la sferoj de okupiteco, kaj ne dise sed unu kun la alia unuece. Ne povas esti, ĝis certa limo, harmoniigo de la unua sen harmoniigo de la dua. La ĉefa konkludo de tetrapsikologio estas: psikologia harmonio de individuo kaj socio eblas sur la nivelo de sferoj sed ne fakoj de okupiteco. Social-psikologia harmonio de individuo kaj socio estas certa proporcio de “miksaĵo” el sferoj de sociumo/individuo.

Similaj ideoj estas sukcese aplikataj, ekzemple, en evoluigata de A.I. Jurjev multdimensia politika psikologio kaj en lia teorio pri harmoniigo de politikaj rilatoj en la epoko de globaliĝo.

 

Tradukis Igor Plotnikov

 

Referencoj.

Ganzen V. A. Percepto de la integraj objektoj. L., 1974 [en la rusa].

Jurjev A. I. Enkonduko en politikan psikologion. L. 1992 [en la rusa].

Jurjev A. I. Globaliĝo kiel nova forma de politika potenco, ŝanĝanta la homon kaj mondordon // Rusio: planedaj procezoj. Sankt-Peterburgo, 2002 [en la rusa].

Jurjev A. I. Rusa projekto: pretendoj al la estonto // Informilo de politika psikologio. 2002. No. 2 [en la rusa].

Semaŝko L. M. Tetrasociologio: respondoj al la defioj. Sankt-Peterbirgo., 2002 [en la rusa] kaj aliaj verkoj de la aŭtoro.



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005