Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Renato Corsetti: Esperanto por dauxropova kaj harmonia evoluo

Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Esperanto por daŭropova kaj harmonia evoluo

La nuna internacia lingva ordo, alivorte la manieron laŭ kiu nuntempe o­ni utiligas nur difinitajn lingvojn por la rilatoj inter homoj apartenantaj al malsamaj popoloj, estas nekontentiga kaj nekongrua kun la bezonos favori interkompreniĝon, pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj.

Krome ili taksas tre malpozitive  la nunan politikon de instruado de fremdaj lingvoj sekvatan en la lernejoj de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo. Tiu politiko ne antaŭnigas la celon de internacia interkompreniĝo sed simple la celon de absorbo de ĉio venanta el la plej fortaj landoj.

La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto opinias, ke ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj havas en si valorojn, kiujn la homaro ne perdu. Krome ni opinias, ke o­ni devas respekti je ĉiu nivelo la lingvajn homajn rajtojn. Ĉiu homo estas protektata de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kontraŭ diskriminacioj surbaze, interalie, de lingvo. Neniu nacia aŭ internacia instanco rajtas malobservi tiun rajton surbaze de konsideroj pri efikeco aŭ alispecaj konsideroj.

Ni pensas ke Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj jam produktis multajn dokumentojn en ĉi tiu kampo. La lasta "Raporto pri la Homara Evoluo 2004", ekzemple, estas tute aprobinda kaj referencas ankaŭ al la principo de la uzado de tri lingvoj rekomendita de Unesko:

• gepatra lingvo (kiom ajn malgranda g'i estas)
• loka kontakt-lingvo (g'enerale la nacia lingvo)
• internacia lingvo

En ĉi tiu kadro ni asertas ke la optimuma lingvo por la rolo de internacia lingvo estas la internacia, neutrala planlingvo Esperanto. La uzo de kiu ajn alia nacia lingvo estas maljusta, kaŭzas homajn suferojn kaj kaŭzas perdon de mono kaj de tempo flanke de la lernantaj socioj kaj en la longa daŭro malaperon de lingvoj kaj de kulturoj.

La menciita raporto montras tre klare per ciferoj, la pozitivan efikon de la instruado de gepatraj lingvoj (eĉ kiam ili estas multaj) kompare kun la instruado de la ekskoloniaj lingvoj.

Ni asertas ke la samo validas rilate al la instruado de novkoloniaj lingvoj kiel fremdajn lingvojn, anstataŭ instrui la neŭtralan internacian lingvon Esperanto..

Ni asertas, ke la instruado de Esperanto kiel fremda lingvo estas avantag'a kompare kun la instruado, ekzemple, de la angla (pli granda facileco kaj sekva atingo de la lernoceloj en o­no de la tempo, pli malmultekosta instruado pere de lokaj instruistoj kaj lokaj materialoj).

Ni opinias ke la ŝparoj realigeblaj per la transiro de, ekzemple, la angla al Esperanto en la instruado de fremdaj lingvoj en la mondo kunportus tiom gigantajn ŝparojn, ke ili sufiĉus por venki kelkajn el la problemoj de malsanoj, malsato kaj de starigo de sistemoj de kvalita instruado, por kiuj nuntempe mankas rimedoj. Krome, la lernado de la internacia planlingvo Esperanto, lau jam faritaj eksperimentoj, faciligus la postan lernadon de kelkaj aliaj fremdaj lingvoj, kiujn Unesko mem kaj aliaj interstataj organizajoj rekomendas lerni en la kadro de evoluigo de internacia interkomprenigo.

Ni petas ĉiujn homojn dezirantajn pacon kaj evoluon  subteni eksperimentojn farotajn en pluraj landoj sub scienca kontrolo pri la lernorezultoj de Esperanto kompare kun aliaj fremdaj lingvoj.

Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

1. Demokratio. Komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.
 
2. Transnacia edukado. Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

3. Pedagogia efikeco. Nur malgranda procentaĵo el tiuj kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. o­ni ankaŭ rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

4. Plurlingveco. La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

5. Lingvaj rajtoj. La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neutrala tereno, danke al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

6. Lingva diverseco. La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

7. Homa emancipiĝo.  Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo aŭ projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

26-a de junio 2005


Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005